Li verŝis eĉ la lastan galjonon da benzino sur la murojn.

Li estis laca; pro la krueleco de la homoj, kiuj devintus protekti lin kontraŭ la krueleco de la mondo, pro domo, kiu devintus iĝi hejmo por li, sed neniam fariĝis tia. Li komprenis, ke hejmo ne estas loko; ĝi estas sento; sento, kiun li neniam spertis tie ĉi. Li sentis mildan doloron en sia koro. Li sciis, ke ĝi devenas de lia animo.

Li enŝovis la manon en sian poŝon, tuŝis sian oran fajrilon kaj elprenis ĝin. Li verŝis tiom da benzino, ke per ununura fajrero ĉio finiĝus. Li sciis, ke post kiam li fariĝos cindro, li havos neniun en ĉi tiu mondo por verŝi larmon por li. Aŭ eble li nur tiel pensis. Lia mano moviĝis por ekbruligi la fajrilon, kiam subite malvarma mano kaptis lian. Li turniĝis por kriegi, ĝis kiam...

Mia Dio...

Tiuj samaj nigraj okuloj, en kiuj li dronis; tiuj samaj nigraj okuloj, pri kiuj li pensis, ke ili neniam eĉ vidis lin. Eĉ en tiu momento, kiam lia tuta estaĵo fariĝis larmoj, kolero kaj timo, liaj okuloj kriis pro la ĝojo vidi tiun knabinon. La grumblema, bonkora, nervoza knabino! Lia obstina, malorda, afabla knabino venis.

Lia knabino diris nur unu frazon: "Kion vi travivis?" Estis kvazaŭ ĉi tiu sola frazo forlevis la tutan ŝarĝon de liaj ŝultroj. Li sentis, ke li eble perdis la tutan malĝojon de sia estaĵo. Li ne sciis, ĉu tio estis pro ĝojo aŭ pro la paco de ŝia ĉeesto.

Liaj okuloj fermiĝis, kaj li nur rimarkis ŝiajn maltrankvilajn okulojn kaj la manojn de la knabino, kiuj rifuzis lasi lin fali teren. Ne plu gravis, kio okazos poste. Gravis nur scii, ke li havas sian obstinan, senkulpan, bonkoran, grumbleman knabinon.

Kun ŝi ĉe sia flanko, li povus stari kontraŭ ĉiuj kreaĵoj de la Lakta Vojo kaj transe. Homoj ja estis nenio kompare...