Malala rakontis al neniu, ke ŝi ne scipovas naĝi. Post kiam ŝi kun peno kaj sub la gvidado de sia rem-trejnisto kune kun ok aliaj personoj sidiĝis en remboaton, ŝi pensis en si mem, ke eĉ la plej malgranda eraro povus sufiĉi por ke ŝi falu en la akvon kaj dronu, ĝuste dum la unua monato de siaj studoj ĉe la Universitato de Oksfordo. Dum la tuta tempo, Malala remis kun muskoloj krampitaj pro timo kaj preĝis interne por transvivadi ĉi tiun situacion sendamaĝe. Post kiam ŝi travivis sian unuan universitatan libertempan agadon, ŝi lasis sin fali tute elĉerpita sur sian liton en la studenta loĝejo kaj endormiĝis.

Kiam ŝi vekiĝis kaj prenis sian poŝtelefonon en la manon, ŝiaj okuloj eklumis: ŝi vidis, ke la tuta mondo estas en tumulto!

La novaĵagentejoj raportis pri Malala Yousafzai, la plej juna gajninto de la Nobel-premio pri paco, portanta ĝinzon, anstataŭ pakistanan pantalonon, t-ĉemizon kaj nilonan jakon.

Ŝiaj fotoj rapide disvastiĝis en la amaskomunikiloj. En Pakistano, precipe inter viroj, ŝi estis nomita "seks-simbolo" pro la portado de ĝinzo. Oni nomis ŝin perfidulo, insultis ŝin kaj demandis sin, kie do estas ŝia patro kaj ŝiaj fratoj.

Malala: „Ĉi tiu tuta tumulto pro ĝinzo? Mi pensis, ke ĉi tiu reago apenaŭ povus esti racia. Mia patrino telefonis al mi kaj plendis: En la urbo ĉiuj parolas malbone pri vi!

Dum vizito, kiun ni iam havis ĉe la brita reĝa kortego, Princo Harry metis sian manon sur mian ŝultron dum fotado. Mia patrino tuj iris al li kaj postulis, ke li forigu sian manon. Malgraŭ la malobservo de la reĝa protokolo kaj mia embaraso, ŝi pensis nur pri la klaĉoj kaj la malicaj langoj de la homoj en la fora vilaĝo Mingora, la loko kie mi naskiĝis.“

La gazeto Daily Mail raportis, ke la Nobel-premiitino Malala Yousafzai alfrontis akran kritikon pro la portado de ĝinzo. Inter miloj da komentoj publikigitaj en la amaskomunikiloj, iu skribis: „Ŝi mem decidas pri sia korpo. Bonvolu lasi ŝin trankvila.“

Ĉiuj gelernantoj sidis en la lerneja buso. Ili interparolis, trarigardis siajn lernomaterialojn, incitetis unu la alian kaj ridis. Ankaŭ Malala sidis apud sia plej bona amikino Moniba. Ili klinis siajn kapojn unu al la alia kaj parolis pri ĉio ajn. Barba juna viro el la vicoj de la talibanoj eniris la buson kaj demandis, kiu estas Malala. Poste li pafis trifoje en ŝia direkto kaj foriris. La genuoj de Moniba, sur kiuj kuŝis la kapo de Malala, estis plenaj de sango.

Kiam Malala flugis per helikoptero super la valo Swat en nordokcidenta Pakistano, tie kie la malsukcesa atenco okazis, kaj estis survoje al la malfermo de sia lernejo kun 700 gelernantoj kaj 40 geinstruistoj, ŝi pensis dum la tuta tempo pri revido de sia plej bona amikino Moniba por demandi ŝin, la plej proksiman atestanton de la faro, pri la detaloj de la atenco.

Malala diras: „Antaŭ ol ni komencis la konstruadon de ĉi tiu lernejo, oni diris, ke la gepatroj ne permesos al siaj filinoj viziti la lernejon. Hodiaŭ tamen, post sep jaroj, la nombro de gelernantoj kreskis al 700, kaj pro manko de spaco, bedaŭrinde, iuj ankoraŭ atendas antaŭ la lerneja pordego.“

Malala Yousafzai naskiĝis la 12-an de julio 1997 en Mingora, Pakistano. Ŝi frekventis la lernejon, kiun ŝia patro fondis. Jam en sia junaĝo, kiam ŝi ankoraŭ iris al la bazlernejo, ŝin okupis la penso defendi la rajtojn de knabinoj kaj virinoj. Ŝi skribis pri tio kaj disvastigis siajn notojn per sociaj retoj.

La 9-an de oktobro 2012, ŝi estis atakita de la talibanoj, sed travivis. La 15-an de oktobro 2012, ŝi estis transportita per speciala ambulanca aviadilo de Islamabado en Pakistano al Birmingham en Anglio. La aviadilo, kiu fakte estis movebla fluganta intenskuracejo (ICU), estis disponigita kaj sendita de la tiama kronprinco de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Ŝejko Mohammed bin Zayed Al Nahyan, por savi la vivon de Malala. Finfine, la aviadilo alteriĝis sur la flughavenon de Birmingham, kaj Malala estis tuj portita al la Hospitalo Queen Elizabeth, hospitalo konata pro sia specialigita traŭmatocentro kaj sia granda sperto en la kuracado de militvunditoj de la britaj armetrupoj.

Je la aĝo de 17 jaroj, kiam ŝi staris malantaŭ la mikrofono kiel la plej juna Nobel-premiitino pri paco, ŝi diris:

„Ĉi tiu premio ne estas nur por mi. Ĉi tiu premio apartenas al la forgesitaj infanoj, kiuj deziras edukadon. … Mi ne estas nur unu persono, mi estas la voĉo de 66 milionoj da knabinoj, al kiuj oni rifuzas la rajton je edukado. … La teroristoj provis haltigi nin, kaj pafis al mi kaj miaj amikoj la 9-an de oktobro 2012. Ili kredis, ke la kugloj povus silentigi nin, sed ili malsukcesis. El ĉi tiu silento leviĝis miloj da voĉoj. Malforteco, timo kaj senesperteco mortis en mi, kaj forto, kapablo kaj kuraĝo naskiĝis.“

Iun vesperon Malala sidis en la studenta loĝejo de la Universitato de Oksfordo kaj studis. Sed pro laceco ŝi povis kompreni nenion el tio, kion ŝi legis. En tiu momento, ŝia amikino Anisa telefonis kaj invitis ŝin al malgranda kabano en la interna korto de la universitato, kiu servis kiel renkontiĝejo por studentoj. Malala tuj konsentis kaj iris en la ĉambron, kie Anisa kaj kelkaj aliaj junuloj sidis ĉirkaŭ tablo.

Sur la tablo staris stranga vitra objekto. Ĝi konsistis el du intermetitaj vitraj cilindroj kaj maldika tubeto, kiu elstaris el ili, mistera ujo, kiu aspektis kiel malgranda vitra akvopipo kaj verŝajne estis ŝtelita el la kemia laboratorio.

Malala demandis la junulojn: „Kio estas tio?“

Sen respondi al ŝi, unu el la junaj viroj tenis brulantan fajrigilon al la vitra cilindro. En la sekva momento lia vizaĝo malaperis malantaŭ nubo da fumo.

En siaj rememoroj Malala diras: „Ĝi ne estis la unua fojo, ke mi vidis iun fumi haŝiŝon. Mi eĉ jam mem elprovis ĝin en aliaj lokoj. Tiun vesperon miaj amikoj rekomendis al mi unue enspiri la fumon kaj senti ĝin sur la lango, poste gluti ĝin kaj fine tre malrapide elspiri la fumon el la brusto.“

Post kiam la studentoj plurfoje pasigis la misteran vitron ĉirkaŭ la tablo, la rigardo de Malala falis sur la horloĝon. Estis la unua horo nokte, kaj ŝi decidis reiri al sia loĝejo. Survoje ŝi havis la senton, ke ŝia korpo ne plu obeas ŝin. La muskoloj en ŝiaj gamboj krampiĝis, kaj ĉiu paŝo fariĝis neebla. Fortaj stomakaj kramfoj eĉ preskaŭ haltigis ŝian spiradon.

Malala suferis panikatakon kaj havis koŝmaron, koŝmaron, kiu konstante turmentis ŝin en la stato inter dormado kaj maldormado.

En tiu momento Malala en siaj pensoj revenis al sia junaĝo kaj al sia 15-a vivojaro. Ŝi memoras, kiel juna knabino kun mil sonĝoj estis subite ĵetita en nekonatan mondon per pluraj pafoj. Tagoj kaj semajnoj en la hospitalo; dekoj da operacioj sur misformita vizaĝo; senkompataj atakoj de timo, zorgo, angoro kaj stomakaj kramfoj; kaj barba juna viro kun pistolo en la mano, pluraj pafoj kaj abomena, indiferenta voĉo, kiu diras: „Malala, vi devas morti.“

Malala sentas sian kapon sur la sangokovrita sino de Moniba. Ŝi memoras, kiel oni forportis ŝin sur brankardo kaj ŝia patro premis ŝian manon plenan de timo kaj zorgo.

„Malala, vekiĝu!“

Estas ĉi tiu voko, per kiu ŝi revenigas sin al konscio. Kun peno ŝi diras al Anisa, kiu akompanas ŝin: „Mi ne povas piediri, bonvolu helpi min!“

Anisa alportas la duonvivan korpon de Malala al ŝia ĉambro. Malala kuŝas tie sur la planko kaj pene luktas por aero. En la stato inter dormado kaj maldormado la koŝmaro revenas:

La buso, la barba viro, la pafoj.

Kaj profundiĝinta en la pensoj pri tio, kial knabino, kiu brilas kiel diamanto sur la internacia scenejo, devas esti tute sola kun siaj koŝmaroj. Kial ŝi ne kuraĝas paroli kun sia familio pri siaj psikologiaj problemoj? Kio do fariĝos el ĉi tiu PTTM¹?

Malala: „En la paŝtua lingvo, mia gepatra lingvo, ne ekzistas vorto por ‚angoro‘. Tie, kie mi plenkreskis, neniu parolas pri psikologiaj problemoj. Ankaŭ mi ne konis tian vorton, antaŭ ol mi venis al Anglio. En Pakistano, mensaj malsanoj estas aŭ ignorataj aŭ konsiderataj kiel ‚malbeno de Dio‘. … Mi estis 17-jara knabino kaj suferis pro depresio dum longa tempo. Mia patrino konsilis al mi preĝi kaj peti Dion pri pardono. Laŭ ŝia opinio, mi deflankiĝis de la ĝusta vojo kaj kapitulacis al Satano.“

Kun raŭka voĉo Malala diras al Anisa: „Mi devas iri al la hospitalo.“

La stomakaj kramfoj atingas neelteneblan kulminon. Ŝi rapide atingas la necesejon kaj vomas. En la spegulo de la necesejo ŝi vidas sian palan vizaĝon. Ŝi ektimas. Ŝi memoras, ke kiam ŝi malfermis la okulojn, ŝi ne plu estis en la lerneja buso, sed en hospitalo en Birmingham.

Ĉu vere estis nur haŝiŝo en tiu vitra ujo?

La libro Mi estas Malala (I Am Malala) vendiĝis en iom pli ol du milionoj da ekzempleroj tutmonde ĝis la jaro 2020 kaj estis tradukita en pli ol kvardek lingvojn. En la libro, Malala priskribas sian vivon de sia infanaĝo ĝis la malsukcesa atenco kontraŭ ŝi, kaj krome priskribas grandan parton de siaj humanitaraj kaj sociaj agadoj por realigi siajn celojn por la edukado de knabinoj kaj virinoj, sendepende de ilia nacieco.

La 12-an de julio 2013, Malala faris paroladon antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de virinoj kaj la rajto de infanoj je edukado. En la sama jaro, ŝi fondis la "Fondaĵon Malala". La Unuiĝintaj Nacioj deklaris ĉi tiun tagon, kiu estas samtempe ŝia naskiĝtago, "Tago de Malala". Angelina Jolie, la fama Holivuda aktorino, disponigis 200.000 usonajn dolarojn al la "Fondaĵo Malala" por subteni ŝiajn celojn.

La premioj de Malala estas multnombraj. Multaj landoj invitis ŝin okaze de diversaj eventoj kaj honoris ŝin per signifaj premioj. La plej grava inter ili estas la Nobel-premio pri paco, kiu, konsiderante ŝian junan aĝon de 17 jaroj, apartenas al la plej eksterordinaraj distingoj de sia speco.

Ŝia persona havaĵo, same kiel la kapitalo de ŝia fondaĵo kaj ŝiaj kompanioj, estas taksata je pluraj milionoj da dolaroj.

„Ĉu vi jam iam estis supre sur la horloĝturo de la universitato?“

Ĉi tiun unuavide aventureman demandon faras pli aĝa studento al Malala kaj ŝia amikino Cora per mistera, tre mallaŭta voĉo.

La du interrigardas sin, levas la rigardon al la turo kaj diras mirigite: „Ne! Sed kiel oni supreniras tien? Kaj kio se oni kaptos nin?“

En la nokto, Malala kaj ŝia amikino aperas ĉe la interkonsentita renkontiĝejo. La supreniro sur la horloĝturon de la Universitato de Oksfordo tuj komenciĝas. La pli aĝa studento iras malrapide kaj sekrete antaŭen, Malala kaj Cora sekvas lin. En la kvara etaĝo, ili eniras ĉambron kaj iras al fenestro. Tra ĉi tiu fenestro, la pli aĝa studento grimpas pene sur tre mallarĝan balustradon. Malala rigardas malsupren kaj rigardas la malvarman, malmolan grundon de la kvara etaĝo.

„Ĉu vi venas?“, ŝi demandas Cora-n.

Cora timeme skuas sian kapon: „Ne.“

En sia nova libro Finding My Way (Trovante mian vojon) Malala skribas: „Mi sciis, ke ŝia respondo por mi ne havis grandan signifon. Mi volis elprovi ĝin. Dum mia tuta vivo, aliaj observis min kaj determinis, kion mi devas fari kaj kion mi ne devas fari. Sed de kiam mi estas en la universitato, mi volas esti libera kaj mem decidi pri la ĝustaj kaj malĝustaj elektoj en mia vivo.“

Kiam ŝi atingas la plej altan punkton de la turo, ŝi profunde enspiras. Dum ŝi lasas sian rigardon vagi trans la senfinan horizonton, ŝi provas iomete trankviligi sian ekscititan korbaton. En la lunlumo ŝi povas ekvidi la universitatan kampuson kaj la studentojn, kiuj sidas kune kaj diskutas filozofiajn demandojn. Ŝi rigardas la ĉambrojn de la studenta loĝejo, kie ĉiu estas okupita pri io alia.

Kaj tie, enpensiĝinte por momento, ŝi deziras povi resti tie supre por ĉiam!

Daŭris longe, ĝis kiam Malala trovis sian vivkunulon. Por ŝi, la decido komenci komunan vivon kun la homo, kiun ŝi elektis, ne estis facila. Ŝia propra malfacila kaj komplika vivo unuflanke kaj la kuniĝo kun alia vivo, kiun ŝi povis nur malfacile koni pro siaj limigoj aliflanke, malfaciligis ŝian decido.

Ankaŭ la vojo tra la mallarĝaj kaj malhelaj koridoroj de tradiciismo, same kiel per etnaj kaj tribaj tradicioj, foje kondukis knabinon, kiu vidas sin kiel pioniro por junaj virinoj, ĝis la punkto elekti vivon soleca. Ŝi ne volis edziĝi laŭ la tradiciaj konceptoj de la socio en kiu ŝi naskiĝis. Samtempe ŝi vidis neniun elirejon.

Malala: „Ĝis hodiaŭ mi ne komprenas, kial homoj devas geedziĝi. Kial du homoj ne povas vivi kune sen subskribi paperpecon?“

Samtempe tradicioj kaj religiaj kredoj, familiaj kaj sociaj konsideroj, la konstanta kaj vigla atento de ŝiaj protektantoj kaj de la homoj, la vigleco kaj scivolemo de la amaskomunikiloj, kaj dekoj da aliaj obstakloj kaj baroj ne povis malhelpi tion, kio vigle batis en la koro de juna knabino.

Malala: „Kiam la suno subiris kaj malrapide fariĝis mallume, li tiris min al si, kaj mi metis mian kapon sur lian ŝultron. La silento estis tiel densa, ke mi timis, ke la sono de mia koro, kiu senĉese batis kontraŭ mian bruston, povus perfidi min.“

„… Mi amis Asser-on, sed mi ne volis edziĝi kun li laŭ tradicia maniero. … Ankaŭ por Asser ne gravis, kian nomon havis nia rilato. Geedziĝo, kiel du amikoj estantaj tie unu por la alia aŭ kunvivantaj … Sed se ni volus vivi kune sen geedziga kontrakto (Nikah), mi sendube perdus la subtenon de miaj gepatroj. Kaj pli grave: ŝtormo eksplodus en Pakistano.“

La familio de Asser Malik: „Ni tre ĝojas koni Malalan. Ŝi kaj Asser povas feliĉigi unu la alian. Tial ni petas vian permeson peti la manon de via filino Malala.“

Malala: „Ni decidis fari malgrandan Nikah-ceremonion ĉe la hejmo de miaj gepatroj en Birmingham. Ĝi estas simpla ceremonio, en kiu la novedzino kaj novedzo deklaras sian decidon geedziĝi antaŭ Imamo kaj subskribas kontrakton.“

Ĉi tiu tago estis la 18-a de Aban 1400, kio respondas al la 9-a de novembro 2021.


¹ PTTM (Posttraŭmata streĉa perturbo)

Fontoj: FINDING MY WAY

Mi estas Malala (I Am Malala)

Vikipedio

Diversaj interretaj retejoj