Ĉi tiu rakonto estas adapto de „La Stelĵetanto“ de Loren Eiseley.

 

En iom ŝtorma tago, viro promenadis laŭ la marbordo. Dum sia irado, liaj okuloj ekvidis knabinon starantan sur la sablo, kiu de tempo al tempo sin klinis, prenis iun aĵon el la sablo, kaj ĵetis ĝin en la ondojn de la maro.

La viro alproksimiĝis kaj demandis: „Kion vi faras ĉi tie?“ La knabino respondis: „Mi savas la marstelojn. Kiam la maro malkvietiĝas, la ondoj forĵetas ilin sur la strandon. Se neniu redonos ilin al la profundo, ili restos sur ĉi tiu sablo kaj pereos.“

La viro iomete ridetis kaj diris: „Via klopodo estas ja laŭdinda, sed ĉu vi ne vidas, ke miloj da marsteloj kuŝas disigitaj sur ĉi tiu senfina marbordo? Kian diferencon povas krei la savo de nur kelkaj el ili?“

Sen diri ajnan vorton, la knabino denove sin klinis, levis unu el la marsteloj, kaj per sia tuta forto ĵetis ĝin en la koron de la oceano. Tiam ŝi turnis sin al la viro kaj diris:

 

„Por ĉi tiu unu, ĉio ŝanĝiĝis.“