Kiam la aviadilo deteriĝis, Sara unuafoje nomis sin "Doktoro". Feliĉa pro tio, ke ŝi forlasas la Mezorienton por iri al fora loko, ŝi apogis sian kapon kontraŭ la fenestro-vitron kaj rigardis Teheranon, kiu perdiĝis sub la nuboj. Ŝi estis dekokjara kaj havis grandan revon: ŝi volis fariĝi kuracisto, studi kaj iam reveni al Irano kun prestiĝa diplomo. Ŝi estis studinta la hispanan dum preskaŭ du jaroj kaj estis certa, ke la plej malfacilan parton de la vojo—la regadon de la lingvo—ŝi jam postlasis.

La unuaj monatoj pasis kun entuziasmo kaj ekscito. La stratoj de Madrido kaj la homplenaj kafejoj estis allogaj por ŝi, kaj ŝi estis metinta la foton de sia patrino apud la studotablo; sub ĝi ŝi estis skribinta: "Iam mi revenos kaj fariĝos kuracisto!"

Sed la universitato estis malsama ol ŝia imago. La bazaj sciencaj fakoj estis pezaj, kaj la profesoroj instruis tiel rapide, ke estis malfacile samtempe kompreni la specifajn fakterminojn kaj fari notojn. Sara studis horojn ĉiumonate nokte, skribis vortojn kaj ekzamenis la materialojn. Tamen tiuj lecionoj estis en faka lingvo, kiu tre diferencis de la konversacia lingvo, kiun ŝi estis lerninta. La notoj de la unuaj ekzamenoj estis multe pli malaltaj ol ŝia atendo.

La postaj rezultoj eĉ ne pliboniĝis. Iom post iom, en la sekvaj semestroj, ŝi distancigis sin de siaj samklasanoj, ĉar ili konsideris ŝian landon terorisma kaj ne estis tre amikaj kun ŝi. Ŝi ne plu havis emon por io ajn. Kiam venis la vintro, Madrido fariĝis por ŝi malvarma kaj fremda urbo. Pro la severa malvarmo kaj la manko kaj multekosteco de energio, ŝi devis pasigi la noktojn en la studenta loĝejo en dormantaj sakoj. Vidi familiojn manĝantajn kune memorigis ŝin pri la hejmo—pri ŝia patrino, ŝia patro kaj ŝia malgranda frato. Tie estis neniu por malfermi la pordon de ŝia ĉambro kaj demandi, kial ŝi tiel silentis.

En filmetaj alvokoj, ŝia patrino demandis: "Kiel iras la studoj?"

Sara ridetis: "Bone, panjo, mi penas."

Sed la vero estis, ke ŝi horojn rigardis la malfermitan libron, matene apenaŭ povis leviĝi el la lito, kaj nokte plorante endormiĝis. Ŝi ne plu timis la malbonajn notojn; pli timige estis tio, ke ŝi sentis, ke en ŝi ne plu restis forto por sukcesi.

Iun tagon s-ro Leo, la profesoro pri histologio, petis ŝin resti. Li diris, ke ŝi devas ŝanĝi sian studmetodon kaj pli serioze peni por daŭrigi sian edukadon. La vortoj de la profesoro komence estis logikaj, sed Sara ne plu sciis, kial malgraŭ tiom da penado ŝi ne atingas rezultojn. La profesoro estis feliĉa pro la kunesteco kun ŝi; kun soifa rigardo li karesis ŝian manon, alproksimigis sian vizaĝon al ŝia kaj proponis, ke se ŝi estos lia gasto unu nokton en monato kaj cedos al lia deziro, li subskribos ŝian sukcesan noton!

Sara silentis, leviĝis kaj kun peza koro kaj rapida pulso rapide foriris de la ĉambro de la profesoro. Ŝi ricevis profundan ŝokon, kaj ĝuste tio igis ŝin pli decida pri la efektivigo de la penso, kiun ŝi havis en sia kapo.

Pluvis. Ŝi treege sopiris la flavajn kaj oranĝajn aŭtunajn foliojn de la stratoj de Teherano. Sen malfermi ombrelon, ŝi plorante iris al la loĝejo, ne ŝanĝis sian malsekan veston kaj sidiĝis sur la liton. Ŝi prenis sian telefonon kaj telefonis sian patrinon, sed ŝia fingro restis kelkajn sekundojn sur la ekrano. Se ŝi telefonus, ŝi ne plu povus ŝajnigi, ke ĉio estas bona. Se ŝi dirus la veron, eble ŝi aŭdus la voĉon de seniluziiĝo en la voĉo de sia patrino. Se ŝi dirus, ke ŝi volas reveni, eble ŝi devus alfronti ion, de kies akcepto ŝi forfuĝis de monatoj.

Ŝi faris la vokon.

La patrino, aŭdante ŝian voĉon, demandis: "Sara? Kio okazis? Kial via voĉo estas tia?"

Sara rigardis la kontraŭan muron. Laŭkutime ŝi volis diri, ke estas nenio, sed la vortoj restis en ŝia gorĝo.

"Estas nenio, panjo... mi nur estas laca."

La patrino silentis. Mallonga silentado, sed tiel konata, ke Sara komprenis, ke la patrino ne kredis ŝin.

"Sara! Rigardu mian bildon, kio okazis?"

Sara malproksimigis la telefonon de sia orelo, rigardis la bildon de sia patrino kaj ekploris.

"Panjo! Mi estas laca. Tre laca. Mi ne plu povas."

La patrino nenion diris. Ŝi nur rigardis ŝin.

Kaj ĝuste tiu silentado sufiĉis, ke Sara ne plu povu reteni sin.

"Miaj notoj estas malbonaj. Kion ajn mi studas, ŝajnas, ke mi nenion lernas. Nokte mi ne povas dormi, matene mi ne povas leviĝi el la lito. Mi timas la universitaton kaj ĝiajn homojn. Mi timas iri al la klasoj. Eĉ kiam mi malfermas la libron, mi sentas, ke mia cerbo estas ŝlosita."

Ŝia voĉo tremis kaj la vortoj eliris kun ploroj. "Mi mensogis al vi. Ĉiufoje kiam vi demandis, kiel iras la studoj, mi diris, ke bone. Ne estis bone, panjo. Jam delonge ne estas bone."

La patrino metis sian manon sur la buŝon, sed Sara, antaŭ ol ŝi povis ion diri, daŭrigis:

"Mi sopiras la hejmon. Vian voĉon, la hejman manĝaĵon, ke iu malfermu mian pordon kaj demandu, kial mi silentas. Ĉi tie neniu komprenas, kion mi suferas."

La patrino per milda voĉo diris: "Se vi nur estus dirinta pli frue."

"Mi timis seniluziigi vin."

"Vi estas mia filino, ne viaj notoj kaj ne via universitato."

Sara fermis la okulojn. La patrino daŭrigis: "Se vi revenos, vi ne revenos kiel malgajninto. Vi revenos al ni, tiuj du aferoj estas malsamaj."

Sara skuis la kapon, sed io en ŝi ankoraŭ rezistis.

"Sed kio pri la patro? Dum ĉi tiu tuta tempo de sankcioj, li tiom da mono elspezis por mi, regule sendis eŭrojn al mi. Ĉiuj fieris pri mi. Mi diris, ke mi fariĝos kuracisto. Nun, se mi revenos, ĉiuj diros, ke ŝi ne povis."

La patrino diris: "Lasu vin mem paroli kun via patro."

Post kelkaj momentoj la patro venis al la telefono.

Sara aŭdis la movon de la seĝo kaj la tuson de sia patro. Ŝia koro batis pli rapide. Ŝi atendis, ke li demandos, kial ŝi ne pli klopodis, kial ŝi ne pli frue diris kaj kial ŝi volas ĉion forlasi.

Sed ŝia patro nur demandis: "Ĉu vi hodiaŭ ion manĝis?"

Sara meze de ploroj iom ekridis.

"Paĉjo! Mi parolas pri reveno."

"Mi scias."

"Eble mi ne povos daŭrigi."

"Mi scias."

"Eble mi revenos kaj ĉio detruiĝos."

La patro iom silentis kaj poste diris: "Sara, mi ne sendis vin al Madrido por pruvi, ke vi estas el ŝtono. Mi sendis vin por ke vi havu la ŝancon sekvi vian revon. Se ĉi tiu vojo disbatas vin, ni devas trovi alian vojon."

Sara mordis sian lipon kaj diris: "Sed mi malsukcesis."

"Ne, vi komprenis, ke ĉi tiu vojo, sub ĉi tiuj cirkonstancoj, ne estas daŭrigebla. Tio estas malsama ol malsukceso."

"Sed mi estis promesinta fariĝi kuracisto."

"Via promeso al ni ne estas pli grava ol vi mem. Ne estis decide, ke por fariĝi kuracisto, vi perdos vin mem."

Tiu ĉi frazo sidiĝis en la koro de Sara. Dum jaroj ŝi estis elspezinta sian tutan forton por pruvi, ke ŝi povas resti, elteni kaj neniun seniluziigi. Sed nun, unuafoje, iu permesis al ŝi esti senforta; permesis al ŝi diri, ke ŝi ne plu povas.

Per apenaŭ aŭdebla voĉo ŝi demandis: "Se mi revenos, ĉu vi ankoraŭ amos min?"

La patrino senprokraste diris: "Kia demando estas tio?"

La patro pli malrapide, sed firme diris: "Eĉ se vi neniam fariĝos kuracisto, vi tamen estas mia filino. Sed se vi ankoraŭ volas fariĝi kuracisto, la vojo ne estas finita. Eble nur ĉi tiu vojo ne estis la ĝusta por vi."

Sara tenis la telefonon per ambaŭ manoj. Ŝiaj larmoj senĉese falis sur ŝian vizaĝon.

"Mi ne plu volas esti sola ĉi tie."

La patrino diris: "Do ne restu sola."

Sara rigardis la ĉambron kaj diris plorante: "Mi volas veni hejmen."

La patro senprokraste respondis: "Do venu."

Tiuj du simplaj vortoj liberigis ion en la interno de Sara. Ne tiel, ke subite ĉiuj ŝiaj timoj malaperis; ne tiel, ke ŝi certis, ke ŝia estonteco estos hela. Nur ŝi ne plu estis devigata nei sin mem por resti.

Tiun nokton, post la fino de la alvoko, ŝi longe sidis sur la lito. La telefono ankoraŭ estis en ŝia mano kaj ĝia malluma ekrano montris ŝian propran bildon. Ŝi timis la revenon. La rigardojn de aliaj, la parolojn de la parencoj, la demandojn, al kiuj ŝi ne sciis la respondojn. Ŝi timis, ke eble ŝi vere ne plu povos fariĝi kuracisto.

Sed ekzistis timo pli profunda ol ĉiuj tiuj: la timo resti en loko, kie ŝi ĉiutage iom pli perdis sin mem.

Sara malfermis sian kajeron kaj skribis sur blanka paĝo: "Mi ne revenas ĉar mi estas malforta. Mi revenas ĉar mi devas saviĝi."

La sekvan matenon, unuafoje post multaj tagoj, ŝi flankenŝovis la kurtenojn. La pluvo estis ĉesinta. Madrido ankoraŭ estis malvarma kaj fremda, sed ĝi ne plu ŝajnis tiel senfina kiel la antaŭan nokton. Sara parolis kun la universitata konsilisto, klarigis sian situacion kaj petis kelkajn semajnojn por ordigi siajn aferojn. Ŝi ankoraŭ havis dubojn, sed ŝia decido ne plu estis pro fuĝo; ĝi estis elekto por ke ŝi denove povu spiri.

Ŝi aĉetis la revenbileton.

La tagon de la foriro, ŝi ordigis sian ĉambron, metis la librojn en la valizon kaj konservis la kajeron de la hispanaj vortoj en sia mansako. Antaŭ la eliro, ŝi staris apud la fenestro kaj rigardis la straton, kiu iam estis por ŝi signo de libereco.

Ŝi demandis sin: "Se mi restus, ĉu mi finfine sukcesus?"

Ŝi ne havis respondon. Sed ĉi tiun fojon la ne-scio ne timigis ŝin. Ne estis necese en tiu sama momento scii, kia estos la estonteco. Sufiĉis scii, ke ŝi ne plu volas kolapsi en silento.

Kiam ŝi alvenis al Teherano, ŝia patrino atendis ŝin en la atendsalono. Sara tuj kiam vidis ŝin, lasis sian valizon kaj ĵetis sin en ŝian brakumon. La patrino forte ĉirkaŭbrakis ŝin; tiel forte, ke Sara dum kelkaj momentoj sentis, ke ĉiuj jaroj de soleco estis forigitaj de ŝiaj ŝultroj.

En la domo ĉio estis la sama; la fendita taso sur la tablo, la florpoto apud la fenestro kaj la murhorloĝo, kiu ĉiam malfruiĝis je kelkaj minutoj. Ĝuste tiuj simplaj aferoj donis al ŝi mirindan trankvilon.

La reveno ne solvis ŝiajn problemojn en unu nokto. Ŝi ankoraŭ foje fariĝis malĝoja pro la memoro pri la universitato kaj la notoj, kaj ŝi timis la juĝon de aliaj. Sed ŝia familio ne petis de ŝi tuj fari novan decidon. Sara petis helpon de specialisto kaj donis al si la eblecon denove trovi sian forton. Poste ŝi ekzamenis la eblecojn daŭrigi la studojn de medicino en Irano; ĉi tiun fojon kun pli granda kono pri la malfacilaĵoj de la migrado.

Iun vesperon ŝi elprenis sian hispanan kajeron el la valizo. Sur la unua paĝo estis skribite:

"Por la tago, kiam mi fariĝos kuracisto."

Ŝi rigardis la frazon kaj skribis sub ĝi: "Ankoraŭ ne estas finite. Mi sukcesos."