Mi staras ĉi tie de jaroj; apud la fenestro, kie soleca knabino nomata Arezou rigardas min. Iam, miaj branĉoj estis plenaj de folioj, kaj inter ili maturiĝis fruktoj, kiujn infanoj avide volis deŝiri. Sed iom post iom, Arezou fariĝis malĝoja kaj deprimita knabino. Kiam ŝi havis gastojn, ŝi parolis pri mi kun siaj amikoj.

La voĉoj de la homoj ekloĝis en miaj radikoj; "Vi ne plu utilas", "Nenio venas de vi", "Ĉi tie ne estas loko por arbo kiel vi". Ĉiufoje kiam mi aŭdis ĉi tiujn frazojn, kiam Arezou, pro soleco kaj forpuŝo de fianĉo, kiun ŝi tre amis, ludis malĝojan kanton, plilaŭtigis ĝin, staris malantaŭ la fenestro kaj freneze ploris, unu folio falis de mi.

Ili tiom falis, ke iun tagon mi konsciis kaj vidis, ke miaj branĉoj sekiĝis kaj mi eĉ ne plu havas eĉ unu frukton. Nun mi staras sola; senfolia, senfrukta kaj silenta. Homoj preterpasas min kaj diras: "Kia seka kaj senviva arbo!" Ili ne scias, ke mi ne sekiĝis dum unu nokto; ĉiu mia folio estis deŝirita de unu el tiuj amaraj pensoj.

Foje nokte la vento blovas tra miaj malplenaj branĉoj kaj mi deziras, ke iu diru al mi nur unufoje: "Ankoraŭ ne estas tro malfrue!".

Eble tiam, el la plej profunda loko de miaj radikoj, malgranda ŝoso denove aperos.